BoltRead

Nuntempaj Rakontoj

by G. P. Stamatov

eo · ~100 min at 250 WPM

Nuntempaj Rakontoj kunigas kelkajn el la plej distingaj noveloj de la bulgara verkisto G. P. Stamatov, majstro de la mallonga rakonto, tradukitajn en Esperanton. Stamatov estas beletristo-satiristo: li enprofundiĝas en la animojn de siaj herooj ne por ilin kompreni, sed por kapti ilian kriplan, abomenan flankon kaj frapi ĝin per senkompata sarkasmo. En la malferma rakonto, "Vilao apud la maro", juna paro ĝuas la feliĉon de riĉeco apud la ondoj, ĝis Aleĉjo konfesas al sia amatino la teruran sekreton: por heredi la posedaĵon de sia patro, li venenis sian propran fraton.

Tra ĉiuj rakontoj kuras la samaj temoj — la potenco de mono super amo, kaŝita kulpo, hipokriteco kaj morala dekadenco de la nuntempa socio. Stamatov tenas spegulon antaŭ siaj legantoj, montrante la malvirtojn sub respektinda ŝajno. Tial liaj rakontoj restas akraj, maltrankviligaj kaj daŭre aktualaj.

Read this book

How it begins

G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn. Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi, moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l’vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon. Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe la esperantistaro. I. H. K. 7 Vilao apud la maro. "L’amour est maître des choses" "Le veau d’or est toujours debout". La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon. —Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne?

Text from Project Gutenberg, public domain.