BoltRead

Vivo de Zamenhof

by Edmond Privat

eo · ~115 min at 250 WPM

Vivo de Zamenhof estas biografio de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, verkita de la fama svisa esperantisto Edmond Privat. Aperinta en 1920 kiel la unua volumo de la «Ho-Bo-Mo» serio, la libro ne celas rakonti la historion de la lingvo nek de la movado, sed skizi la vivon kaj la penson de la homo mem. Privat sekvas Zamenhof de lia naskiĝo en la multgenta urbo Bjalistok, tra la jaroj de malriĉo, studado kaj okulkuracado, ĝis la kreado de la Internacia Lingvo kaj la grandaj Universalaj Kongresoj. Tra ĉio lumas la idealo de interpopola frateco.

La verko gravas kiel ama kaj fidela portreto, kiu montras la profundan homaranismon kaj la spiritan vizion movantajn Zamenhofon. Privat pentras la etoson de premata Litva lando, kie kunvivis litovoj, poloj, germanoj kaj hebreoj, por klarigi kial naskiĝis la revo pri komuna lingvo superanta naciajn malamojn. Ĝi restas klasikaĵo de la originala Esperanta literaturo, modelo de pura kaj poezia stilo.

Read this book

How it begins

Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko. Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni. Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo. Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la «Ho-Bo-Mo» serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.

Text from Project Gutenberg, public domain.