Esperanta sintakso / Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj
Esperanta sintakso estas gramatika gvidlibro, en kiu Paul Fruictier, redaktoro de »Lingvo Internacia«, kolektas kaj fiksas la sintaksajn leĝojn de Esperanto. Anstataŭ trudi proprajn regulojn, la aŭtoro ĉerpas ilin el la lingvo mem — precipe el verkoj de D-ro Zamenhof, kiel »Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kaj el aliaj malnovaj, agnoskitaj Esperantistoj. Sekvante observan, sciencan metodon, li konstatas la efektivan uzadon, ne proponas novaĵojn, kaj zorge citas siajn fontojn por ĉiu ekzemplo. Tiel li klarigas kaj ordigas la punktojn, pri kiuj liaj lernantoj plej ofte demandis.
La verko aperis en epoko, kiam multaj novuloj eniris la movadon serĉante rapidan profiton kaj riskis enkonduki naciajn apartaĵojn, kiuj povus difekti la internacian spiriton de la lingvo. Ĝia centra temo estas do fideleco al tiu spirito kaj la konvinko, ke Esperanto jam estas viva lingvo, studinda tia, kia ĝi estas. Ĝi gravas kiel frua, fundamenta provo doni al la lingvo seriozan, dokumentitan gramatikon.
How it begins
Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo, tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta. Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn, niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo. Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton, korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston, rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte perfekta, pro sia perfektiĝo mortis. Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin korekti.
Text from Project Gutenberg, public domain.