BoltRead

Eta Eyolf

by Henrik Ibsen

eo · ~80 min at 250 WPM

Eta Eyolf de Henrik Ibsen prezentas la familion Allmers en ilia bela hejmo apud la fjordo. Alfred Allmers, verkisto kaj idealisto, ĵus revenas de montara vojaĝo decidinta dediĉi sin tute al sia lama filo Eyolf anstataŭ al sia libro pri "homa respondeco". Sed kiam la knabo dronas en la fjordo, logita de la mistera Ratina Virino, la geedzoj Alfred kaj Rita restas solaj kun sia kulposento, sia bedaŭro kaj la vero pri sia matrimonio. Apude staras Asta, la duonfratino, kies propra sekreto ŝanĝas ĉion.

La dramo esploras kulpon, egoismon kaj la mensogojn sur kiuj fondiĝas amo. Ibsen montras, kiel la morto de infano malkovras la memtrompojn de la plenkreskuloj — la pasian posedemon de Rita, la idealismon de Alfred kaj la nekonfesitan deziron sub frata amo. Fine la verko demandas, ĉu sufero povas transformiĝi en respondecon al aliaj, igante ĝin unu el la plej kortuŝaj malfruaj teatraĵoj de Ibsen.

Read this book

How it begins

(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.) ( Sinjorino Rita Allmers staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda, ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.) (Iom poste fraŭlino Asta Allmers envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo. Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.) ASTA (enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita. RITA (turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, — ĉu estas vi, Asta! Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni? ASTA (metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre devis iri ĉi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin.

Text from Project Gutenberg, public domain.