BoltRead

La Sinjorino el la Maro

by Henrik Ibsen

eo · ~105 min at 250 WPM

La edzino de doktoro Wangel, Ellida, kreskis ĉe la maro kaj sentas sin nesolveble ligita al ĝi. Kvankam ŝi havas zorgeman edzon kaj du duonfilinojn, Bolette kaj Hilde, ŝi vivas en stranga maltrankvilo, kvazaŭ fremdulino sur la tero. Antaŭ jaroj ŝi promesis sin al mistera maristo, kiu malaperis. Kiam tiu Fremdulo subite revenas kaj postulas, ke ŝi sekvu lin, Ellida devas elekti inter la sekureco de sia geedzeco kaj la sovaĝa allogo de la nekonata maro. Nur kiam Wangel donas al ŝi plenan liberecon decidi mem, ŝi trovas la forton elekti reste.

La dramo esploras liberecon, respondecon kaj la homan sopiron al tio, kio estas perdita aŭ malpermesita. Ibsen kontrastas la sekuran bordan vivon kun la senlima, danĝera maro kiel simbolo de la nedresita animo. Tra Ellida li montras, ke vera aparteno kaj amo eblas nur en libereco, ne en devo. La verko restas potenca medito pri tio, kion signifas elekti sian propran vivon.

Read this book

How it begins

(La domo de doktoro Wangel . Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.) ( Ballested , mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) ( Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermita ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi metas sur la tablon.) BOLETTE Nu, Ballested, — ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri? BALLESTED Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. — Pardonu, — ĉu vi atendas fremdulojn vizite hodiaŭ? BOLETTE Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li venis al la urbo ĉi-nokte. BALLESTED Arnholm? Atendu iomete —. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj? BOLETTE Jes. Ĝuste li. BALLESTED Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove. BOLETTE Ĝuste tial ni deziras flagi. BALLESTED Jes, estas ja vere konvene.

Text from Project Gutenberg, public domain.