BoltRead

La Tronpretendantoj

by Henrik Ibsen

eo · ~150 min at 250 WPM

La Tronpretendantoj estas historia dramo de Henrik Ibsen, lokita en mezepoka Norvegio dum la milito pri la trono. Ĝi malfermiĝas en Bergen, kie Inga el Vartejg portas la ardantan feron por pruvi, ke Håkon Håkonsson vere estas reĝa filo kaj rajta heredanto. Håkon estas elektita reĝo, sed Skule jarlo, instigata de la ruza episkopo Nikolas, ne povas akcepti la perdon de potenco. El tiu rivaleco kreskas longa, amara konflikto inter du viroj — kaj inter du naturoj — ĝis tragedia fino.

La verko esploras la diferencon inter la homo, kiu portas en si nedubeblan vivotaskon, kaj tiu, kiun turmentas dubo pri sia propra rajto kaj valoro. Ibsen kontrastigas la trankvilan certecon de Håkon kun la disŝirita animo de Skule, kreante profundan studon pri ambicio, kredo kaj la ŝarĝo de gvidado. Ĝi restas unu el la plej fortaj historiaj dramoj de la norvega teatro.

Read this book

How it begins

(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo, la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas Sigurd Ribbung kun sia sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li Gutorm Ingason kun pluraj estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de fore kaj de proksime.) SKULE JARLO (mallaŭte kaj senpacience al Gregorius Jonsson ) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne? GREGORIUS JONSSON Silente; nun komenciĝas la himno. (De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:) ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ Domine coeli k.t.p. (Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la antaŭa halo vidiĝas episkopo Nikolas ĉirkaŭita de pastroj kaj monaĥoj .) EPISKOPO NIKOLAS (tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon reĝpretendanto! (La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.) GREGORIUS JONSSON (mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas ĝusta.

Text from Project Gutenberg, public domain.