BoltRead

Konstruestro Solness

by Henrik Ibsen

eo · ~100 min at 250 WPM

Konstruestro Halvard Solness estas sukcesa sed maljuniĝanta arĥitekto, kiu timas la junan generacion kaj zorge tenas siajn helpantojn — la malsanan Knut Brovik, lian talentan filon Ragnar kaj la junan Kaja Fosli — en dependa, subpremata pozicio. Lia vivo ŝanĝiĝas, kiam aperas Hilde Wangel, juna virino, kiun li renkontis antaŭ dek jaroj kaj al kiu li promesis reĝlandon. Ŝi postulas, ke li plenumu sian promeson, kaj instigas lin denove grimpi altan turon, malgraŭ lia konata kapturniĝo. La dramo kulminas, kiam Solness suriras la supron — kaj falas al sia morto.

Ibsen esploras ambicion, kulpon kaj la timon esti anstataŭigita de la juneco. La verko demandas, kion kostas sukceso, kaj kiom da feliĉo de aliaj ni oferas por niaj propraj revoj. Per la simbolaj turoj kaj la mistera Hilde, ĝi miksas realismon kun psikologia kaj preskaŭ mita profundo, restante unu el la plej fascinaj kaj enigmaj teatraĵoj de Ibsen.

Read this book

How it begins

(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.) (En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj.

Text from Project Gutenberg, public domain.