BoltRead

Idoj de Orfeo

by H. J. Bulthuis

eo · ~590 min at 250 WPM

Estas iam knabo, kiu kreskas izolite sur soleca insulo, konante nur la maron, la malproksimajn ŝipojn kaj la klarigojn de sia patro pri la mondo trans la horizonto. El tiu malvasta, sed sonĝoplena infaneco li iom post iom eliras al la pli granda mondo, renkontas homojn kaj cirkonstancojn ĝis nun nekonatajn, kaj travivas la provojn, perdojn kaj malkovrojn, kiuj formas lian karakteron. Lia vivovojo, kvazaŭ longa pilgrimado, kondukas lin tra suferoj kaj ĝojoj al pli matura kompreno pri si mem kaj pri la homaro.

La romano, gvidata de la fama parabolo pri la du monaĥoj kaj la pizoj, predikas optimismon kontraŭ pesimismo kaj fatalismo: la maniero, kiel ni alfrontas la malfacilaĵojn, decidas, ĉu la vivo estas dolora aŭ ĝoja. Bulthuis pentras la maturiĝon de animo, la potencon de la imago kaj la valoron de espero. Kiel unu el la fruaj originalaj romanoj en Esperanto, ĝi restas grava monumento de la kreskanta literaturo de la lingvo.

Read this book

How it begins

Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ „pizoj“ tute ne ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur „pizoj“, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko. Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la vivon, tial imitu dum via „pilgrimado“ la ĝojan monaĥon. Se mia romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne verkis sen celo kaj sen frukto. La verkinto. Unua Parto La Insulano Unua Ĉapitro.

Text from Project Gutenberg, public domain.