BoltRead

La Kantistino

by Wilhelm Hauff

eo · ~80 min at 250 WPM

Iom post la murdo de la juna operkantistino Bianetti — pikvundita en la koro post maskobalo — la urbo B. pleniĝas de onidiroj. Komerca konsilanto Bolnau, konata ŝercemulo, apenaŭ povas konvinki sian konaton, ke la terura novaĵo ĉi-foje estas vera. Neniu scias, kiu mortpikis la apenaŭ deksepjaran knabinon: ĉu malakceptita amanto, ĉu ĵaluzo, ĉu pli malluma sekreto el ŝia pasinteco. Dum la kortego silentigas la aferon kaj la gardistaro evitas ŝian domon, la rakonto sekvas la malrapidan malkovron de la vero kaŝita malantaŭ la famoj.

Per ĉi tiu novelo Hauff kunigas krimrakonton kun delikata portreto de socio preta juĝi virinon laŭ klaĉoj prefere ol faktoj. Ĝi esploras la temojn de honoro, ĵaluzo kaj la mizera sorto de juna artistino elmetita al la rigardo de la publiko. Skribita de unu el la plej fruaj majstroj de la germana novelo, "La Kantistino" restas viva ekzemplo de romantika rakontarto, en kiu suspenso kaj kompato kunlaboras por montri, kiel facile la homa lango povas detrui reputacion.

Read this book

How it begins

Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e. forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaŭ sentimentojn, estis la celo de mia provo. Vieno , 1 an de jan. 1917. Antaŭ la preso ankoraŭfoje trarigardante la manuskripton mi ŝanĝis diversaĵojn, sed ĝenerale ne volis kontraŭagi la tiaman intencon. Berlino-Charlottenburg , febr. 1921. E. W. Vivo kaj verkado de Hauff Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan lernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte en sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por la jaro 1826", al kiu sekvis 2 a kaj 3 a jarkolektoj. La rakontoj troviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo "Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam moderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis la imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputa prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana publiko".

Text from Project Gutenberg, public domain.