La lasta Usonano
Mil naŭcent jaroj post la malapero de Usono kiel nacio, persa esplorekspedicio sub la princo Kan-li velas trans la oceanon al la forgesita kontinento. En la jaro 2951 ili albordiĝas ĉe silentaj ruinoj de iama grandega urbo, kie statuoj, ponton-konstruaĵoj kaj herbokovritaj stratoj atestas pri pereinta popolo. Tra la taglibro de la juna princo ni sekvas la vojaĝantojn dum ili esploras la mortintan landon, miras pri ĝiaj mirakloj kaj fine renkontas la lastajn vivantajn Usonanojn, restaĵon de raso preskaŭ tute estingiĝinta.
La rakonto estas satiro, kiu spegulas la usonan civilizacion per fremdaj okuloj, mokante ĝian materialismon, hastemon kaj kulturan malprofundecon. Inversigante la kutiman rolon de okcidentaj esploristoj studantaj «primitivajn» popolojn, Mitchell instigas la leganton pripensi la pereemon de ĉiu imperio. La verko gravas kiel frua ekzemplo de profeta, civilizaci-kritika fikcio, ankoraŭ aktuala en sia averto pri degenero kaj falo.
How it begins
Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto estas vortludoj. Ekzemple en la angla rakonto sin trovas la nomo „Noful“ , kiu estas kunmetita el la du vortoj „no“ kaj „fool“ , kaj signifas en Esperanto „ne-malsaĝulo“ , alivorte „saĝulo“ . Alia vorto estas „Grip-til-lah“ , kunmetita el la vortoj „grip the tiller“ , kaj signifas „tenu la direktilon“ . Kompreneble oni ne povas traduki tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi ilian Persan aspekton, kaj tial, laŭ plena konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn Persajn nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la traduko povus do plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al Persoj. Lehman Wendell Tacoma, Usono. [p. 5] Kelkaj vortoj de Kasim. Nomita „La Akso de Saĝo“ . Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de „La Ĉiela Venko de Kalifornio“ , kaj de „Norda Ameriko sub la Irlandaj Registoj“ . La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klarigis multon pri la hejma vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, aŭ kian entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj. Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn ĉi faktojn.
Text from Project Gutenberg, public domain.