BoltRead

La Legendo de Dorm-Valeto

by Washington Irving

eo · ~55 min at 250 WPM

En soporema valeto sur la bordo de Hudsono, kie regas sorĉa trankvilo kaj fantomaj legendoj, alvenas Ikabodo Gruo, longakrura instruisto el Konektikuto. Avida je manĝaĵo, klaĉo kaj prospero, li svatas la belan Katrinan Van-Tasel, heredontinon de riĉa nederlanda bieno. Sed lin kontraŭas Bromo Ostego, fortika kaj petolema vilaĝano. Post festeno ĉe la Van-Taseloj, kie oni rakontas timigajn historiojn, la malakceptita Ikabodo rajdas hejmen tra la nokto kaj renkontas la faman Senkapan Rajdanton. La sekvan tagon li malaperas senspure, lasante nur sian ĉapelon kaj rompitan kukurbon.

La rakonto miksas humuron, fantazion kaj usonan folkloron, ŝajnigante fantomrakonton dum eble nur temas pri ruza ŝerco. Irving festas la senŝanĝan, revoplenan vivon de la malnovaj nederlandaj setlejoj kontraŭ la hasta progreso de la juna nacio. Ĝi restas unu el la fondaj fabeloj de Usono, esplorante kredemon, ambicion kaj la potencon de imago super la prudento.

Read this book

How it begins

En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime kaj pli taŭge nomiĝas Lanto-Vilaĝo. Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta. Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon. Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj eĥadoj.

Text from Project Gutenberg, public domain.