BoltRead

Makbeto

by William Shakespeare

eo · ~80 min at 250 WPM

La skota generalo Makbeto, venkinta heroo de la reĝo Dunkano, renkontas sur erikejo tri sorĉistinojn, kiuj profetas, ke li fariĝos reĝo de Skotlando. Instigite de sia ambicia edzino kaj de la supernaturaj povoj, li murdas la dormantan Dunkanon kaj uzurpas la tronon. Sed unu krimo postulas alian: por sekurigi sian potencon, Makbeto mortigas sian amikon Bankvon kaj la familion de Makdufo, dum lia konscienco ŝanceliĝas inter teruraj vizioj kaj fantomoj. Lia edzino dronas en frenezo, kaj fine la perfidulo falas sub la glavo de Makdufo.

La dramo esploras la detruan forton de senbrida ambicio, la kulpon kaj la neforigeblan voĉon de la konscienco. Kiel en la antikvaj grekaj tragedioj, neevitebla Nemesiso sekvas la postsignojn de la malbonfaranto. Per brila imagado kaj profunda kono de la homa naturo, Ŝekspiro montras, kiel la deziro je potenco povas korupti eĉ noblan animon.

Read this book

How it begins

El la kvar famekonataj tragedioj, «Hamleto» prezentas al ni la karakteron de homo, kontraŭbatalanta kontraŭ grava devo, por kies plenumo li sin sentas tro malforta, «Otelo» la terurajn rezultatojn de ĝeloza spirito, «Julio Cezaro» la funkciadon internan de nobla animo (tiu de Bruto), kiu sin dediĉas al la supermezura tasko de patrujamulo, alvokita al la restarigo de popolaj rajtoj: «Makbeto» tamen ekscitas nian simpation al bravulo, ankaŭ patrujamulo, sed kiu, antaŭenpuŝata de sia edzino kaj de povoj supernaturaj, atingas la celon de sia ambicio per krimoj, spite la avertado de sia konscienco. La moralaĵo ne bezonas klarigon, kaj rememorigas al ni la Nemesison de la grandaj antikvaj grekaj dramoj, kiu ĉiam sekvas la postsignojn de malbonfarintoj. En neniu parto de nia nacia poeto sin trovas pli belaj frazaroj, pli brila imagado, pli profunda kono de la homa naturo. Mi forlasas mian gravan taskon al la indulga tralegado de la Esperantistaro. D. H. Lambert. MAKBETO Dramo en kvin aktoj PERSONOJ DUNKANO, reĝo de Skotlando. MALKOMO DONALBENO nobeloj de Skotlando. MAKBETO BANKVO nobeloj de Skotlando. MAKDUFO LENOKSO ROSSO MENTETO ANGUSO KATNESO nobeloj de Skotlando. FLEANCO, filo de Bankvo. SIVARDO, grafo de Nordhumberlando, generalo de la angla militistaro. JUNA SIVARDO, filo de la grafo de Nordhumberlando. SETONO, oficiro el la sekvantaro de Makbeto. FILO DE MAKDUFO. ANGLA KURACISTO. SKOTA KURACISTO. SERĜENTO. PORDISTO. MALJUNULO. ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO. ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKDUFO.

Text from Project Gutenberg, public domain.