Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj
Mi konas la verkon. Jen la priskribo:
Kiam la maljuna Orlando estas malbone traktata de sia pli aĝa frato Olivero, kaj la ekzilita Duko vivas en la arbaro Ardeno dum lia uzurpinta frato Frederiko regas la kortegon, ĉiuj fadenoj kondukas al la sama verda rifuĝejo. Rozalindo, filino de la ekzilita Duko, estas forpelita de Frederiko kaj fuĝas al Ardeno, alivestita kiel la junulo Ganimedo, akompanata de sia kuzino Celio kaj de la ŝercemulo Tuŝ-ŝtono. Tie ŝi renkontas la sammaniere fuĝintan Orlandon, kiu enamiĝis al ŝi, kaj ŝi ludeme gvidas lin tra amlernado. Tra paŝtistaj amaĵoj, ŝercoj kaj la melankoliaj meditoj de Jakveso, la rakonto finiĝas per multoblaj geedziĝoj kaj repaciĝo.
Ĉi tiu komedio kontrastigas la korupton de la kortego kun la libereco de la kampara naturo, esplorante amon, identecon kaj la fluidecon de seksrolo per la alivestiĝo de Rozalindo. Ĝi gravas kiel unu el la plej ŝatataj komedioj de Shakespeare, fonto de la fama monologo "La tuta mondo estas scenejo" kaj de spritaj, memstaraj inaj roloj.
How it begins
La jena tradukaĵo estis ludata sur eksterdoma scenejo, je la dekkvina de aŭgusto, 1910a, en la urbo Washington, Distriko Kolumbio, Usono, de la “Hickman Players” sub la kontrolo de S-ro Robert Nugent Hickman, kiu estis dek du jarojn Scendirektoro por la trupoj de Charles Frohman, William Gillette, Annie Russell, k.t.p., el la Empire Teatro en Nov-Jorko, kaj kiu nun estas la Direktoro de la “Hickman Players” kaj Direktoro de la “Hickman School of Speech and Drama,” en Washington, Distrikto Kolumbio. La ilustraĵoj de diversaj scenoj, kiuj estas en ĉi tiu libro, estas fotografaĵoj de la “Hickman Players” ludantaj Kiel Plaĉas al Vi. Antaŭparolo. Ĉe antaŭaj kongresoj oni jam rekonis la valoron de la drama arto kiel rimedo por prezenti la belecon kaj simplecon de Esperanto, ludinte scenojn kaj recitinte elektaĵojn teatrajn; kaj ĉe la Kvara kaj Kvina Kongresoj de Esperanto oni ludis tutajn dramojn. Scenojn kaj recitaĵojn el Shakespeare oni jam donis, sed restis por la Sesa Kongreso prezenti je la unua fojo, kiel tutan teatraĵon en Esperanto, unu plej popularan el la verkaĵoj de tiu universale konata verkisto. Por tia entrepreno estas bezonita la plej zorga preparado je la aranĝado de la teksto, je la tradukado, je la elektado de la aktoroj, kaj je la antaŭripetado. La sukceso de la entrepreno ni ŝuldas al la nelacemaj klopodoj de D-ro Kellerman kaj S-ro Robert Nugent Hickman.
Text from Project Gutenberg, public domain.