BoltRead

Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj

by Mark Twain

eo · ~55 min at 250 WPM

Ĉi tiu kolekto kunigas tri novelojn de Mark Twain en Esperanta traduko, malfermiĝante per la rakonto de Laskino, juna eskima virino kiu konfidas sian vivhistorion al la vizitanta verkisto sur glacisofo sub la nordlumoj. Fiere ŝi montras la riĉaĵojn de la patra neĝdomego — amasojn da multekostaj peltoj, grandan podion, kaj eĉ du forĵetakvujojn en la salono — dum Twain, ŝajne miregigita, ludas laŭ ŝiaj mezuroj de lukso. El tiu komika interŝanĝo kreskas amrakonto en kiu riĉeco, envio kaj malĝojo ricevas formon tute fremdan al la leganto.

La fadeno tra ĉiuj tri noveloj estas la satira rigardo de Twain al homa vanteco: riĉo kaj statuso, li montras, estas nur lokaj konvencioj, sensencaj transe de la tribo kiu ilin inventis. Per malantaŭa humuro kaj akra ironio li renversas la perspektivon de la leganto, igante nin vidi niajn proprajn valorojn same strangaj. La verkoj restas gravaj kiel pruvo de la universala spritaĵo de Twain kaj kiel frua atesto de Esperanta literaturo.

Read this book

How it begins

“Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi ekscii, S-ro Tvajno,” ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, “ĉar estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri mi.” Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi petis. Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon kaj mi ekpretis aŭskulti. Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo. Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali. Tamen ŝi ne estis troindulgita.

Text from Project Gutenberg, public domain.