Popolmalamiko
Doktoro Tomas Stockmann, bankuracisto en norvega marborda urbo, malkovras ke la akvo de la nova banejo — la ekonomia espero de la tuta loko — estas venenita de poluo el proksimaj tanejoj. Konvinkita ke li agas por la komuna bono, li volas publikigi sian malkovron. Sed lia frato Petro, la urbestro, kaj la lokaj potenculoj timas la kostojn kaj la perdon de la profitoj. Subteno, kiun li komence ricevas de la gazeto kaj la civitanoj, rapide forvelkas. En publika kunveno la amaso deklaras lin “popolmalamiko”, kaj li perdas sian postenon, sian hejman pacon kaj sian reputacion.
La dramo esploras la konflikton inter vero kaj profito, inter individua konscienco kaj la premo de la plimulto. Ibsen montras kiel ekonomiaj interesoj korruptas politikon kaj gazetaron, kaj kiel kuraĝa diranto de malagrablaj veroj fariĝas elpelito. Ĝi restas akre aktuala studo pri morala integreco kaj la kosto de sendependa pensado.
How it begins
PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto “La Popola Mesaĝo”. BILLING, kunlaboranto en la gazeto. ŜIPESTRO HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. (Stockmann prononciĝas Stokman kun mallonga o ) (La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) UNUA AKTO (Vespero en la sidĉambro de la doktoro ; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima al la laborĉambro de la doktoro . Sur la kontraŭa muro, rekte kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.) ( Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovaĵo.
Text from Project Gutenberg, public domain.