BoltRead

Mia Kontrabandulo

by Louisa May Alcott

eo · ~45 min at 250 WPM

Dum la Usona Enlanda Milito, aboliciisma flegistino, Fraŭlino Dano, konsentas prizorgi ebrian Sudulan kapitanon mortantan pro tifoida febro, izolitan en la okcidenta alo de plenŝtopita milita malsanulejo. Por helpi ŝin oni asignas belaspektan kvarteronan kontrabandulon, Roberton, kies silenta, sorĉita melankolio tuj ŝin scivoligas. Iom post iom malkovriĝas terura ligo: la malsana kapitano estas la duonfrato kaj iama mastro de Roberto, la viro kiu ŝtelis kaj pereigis lian amatan edzinon. La rakonto sekvas la batalon de Roberto inter venĝo kaj homeco apud la senpova malamiko, ĝis la milito mem postulas finan oferon.

La novelo esploras sklavecon, rasan dignon kaj la moralan koston de venĝo kontraŭ pardono. Alcott donas voĉon kaj heroecon al viro kiun la socio kondamnis ekde la naskiĝo, montrante lian lojalecon pli noblan ol tiu de liaj blankaj mastroj. Skribita kun kuraĝa abolicia konvinko, ĝi restas potenca atesto pri justeco, libereco kaj la komuna homeco transiranta la kolorlinion.

Read this book

How it begins

D-ro Franko eniris dum mi flikis la ŝiraĵojn de malnova ĉemizo por ke Toĉjo dece pasu en sian tombon. Novajn ĉemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ŝi okazigis por sia filo kontraŭ ĝenega monkosto. "Fraŭlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed plaĉus al mi ke vi ĝin anticipu." "Kion mi faru por helpi vin?" "Fidavorte, malplaĉas al mi ĝin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas." "Tial vi nur bonvolu nomi ĝin." "Vidu, oni ĵus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo ĉiusence. Ebriiĝinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas ĝismorte surŝarĝitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endanĝerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsaniĝis de la febro, plaĉas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne daŭre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias.

Text from Project Gutenberg, public domain.