BoltRead

Rolandkanto

by Unknown

eo · ~125 min at 250 WPM

Rolandkanto estas mezepoka franca epopeo, ĉi tie en la klasika Esperanta traduko de D-ro Noël (1905), bazita sur la Oksforda manuskripto. Ĝi rakontas pri la imperiestro Karlo la Granda, kiu post sep jaroj da milito en Hispanujo regas ĉion krom Saraguso. La saracena reĝo Marsilo, ne povante venki perforte, sendas perfidan pacproponon. La trompo kondukas al la fama embusko ĉe Roncesvalo, kie la nobla Rolando, nepo de Karlo, kun siaj kunuloj batalas ĝis la morto kontraŭ superforta malamiko, kriante sian devizon «Munĝojo!».

La poemo glorigas kuraĝon, fidelecon, honoron kaj la sindonon al kredo kaj patrujo, dum ĝi kondamnas perfidon. Ĝi gravas kiel fondŝtono de la franca literaturo kaj kiel spegulo de la mezepoka kavalira idealo. La Esperanta traduko, mem havas valoron historian: ĝi montras la fruan ambicion de la lingvo porti al la mondo la ĉefverkojn de la naciaj literaturoj, kreante komunan trezoron de la homa kulturo.

Read this book

How it begins

Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas la originalan verkon kune kun franca traduko. Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo. Al Sinjoro Th. Cart Profesoro en Liceo Henri IV kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj tiun ĉi verkon danke dediĉis Doktoro Noël Januaro 1905. ANTAŬPAROLO Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco kaj kuraĝo... estas jam la granda franca popolo.» Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la ĉefajn ecojn de nia franca nacio: unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun emon propagandi , kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ Sarazenoj Rolando, glora nepo de Karlo granda!

Text from Project Gutenberg, public domain.