BoltRead

La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof / kaj la Funebra Ceremonio

by Unknown

eo · ~35 min at 250 WPM

Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof estas modesta verketo, eldonita en 1921 de esperantistoj el Varsovio kaj Kolonjo, kiu priskribas la finajn tagojn, la morton kaj la enterigon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. La Majstro forpasis en aprilo 1917, meze de la unua mondmilito, kiam lia kormalsano, agravigita de la atakoj de brusta angino, fine venkis lin. La libro rakontas pri liaj suferoj, pri la pluvplena funebra tago, kaj pri la malgranda procesio kiu akompanis lian ĉerkon tra Varsovio. Ĝin riĉigas fotografaĵoj de la ceremonio kaj kortuŝaj poemoj de Belmont kaj Hiller, inkluzive de la fama versaĵo „Ho, mia kor’“.

Pli ol nekrologo, la verketo estas atestaĵo pri memoro, fideleco kaj espero. Ĝi kontrastas la ŝajne neglektitan forpason de la modesta okulkuracisto kun la grandeco de lia heredaĵo, kaj alvokas la tutmondan samideanaron konservi vivanta lian spiriton. La poemoj antaŭvidas estontajn kongresojn kaj fratecan unuiĝon de la popoloj sub la verda standardo. Ĝi gravas kiel historia dokumento pri unu el la plej kortuŝaj momentoj de la Esperanto-movado kaj kiel emocia omaĝo al ĝia fondinto.

Read this book

How it begins

Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio de l’ homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l’ militego preskaŭ nenion aŭdis pri la lasta batalo de l’ modesta Varsovia okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj homoj, kiujn ĝi iam naskis,—unu el tiuj, kies korpo estas mortema sed kies spirito ne povas morti. Ĝuste en tiu ĉi momento, kiam denove miloj da samideanoj el ĉiuj anguloj de l’ mondo alrapidas por soleni en la koro de Eŭropo, en la ĉefurbo de ĉeĥoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson, ĝuste nun evidentiĝas klare, ke la spirito de nia kara Majstro regas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter ni restu por eterne! La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kaj precipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modesta priskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de sufero kaj turmentoj, pri lia senviviĝo kaj enterigo dum plorplena, pluva tago. La artikolo (siatempe aperinta en „Germ. Esperantisto“) estas afable disponigita de s-ano Wüster; s-anoj Belmont kaj Hiller konsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustraĵoj estas faritaj laŭ originalaj fotografaĵoj, kiuj bedaŭrinde—pro la malbona vetero dum la enterigo—ne estas tre klaraj sed tamen reprezentas valoran memoraĵon pri la historia ceremonio.

Text from Project Gutenberg, public domain.