Princo Serebrjanij
Princo Serebrjanij estas historia romano de grafo A. K. Tolstoj, okazanta en Ruslando de la jaro 1565, dum la timiga regado de caro Ivano la Kruela. La juna, honesta bojaro Nikito Romanoviĉ Serebrjanij revenas el Litovujo kaj tuj trafas mondon de teruro: la sangaj opriĉnikoj de la caro semas perforton kaj maljustecon tra la lando. Rekta kaj sentima, malŝatanta ruzon kaj artifikojn, la princo defendas sian honoron kaj sian amatinon, riskante la caran malfavoron kaj eĉ la vivon mem, dum li renkontas perfidulojn, rabistojn kaj la kruelan tiranecon de la tronulo.
La romano kontrastas la puran, kuraĝan konsciencon de l’ heroo kontraŭ la despota arbitro de la potenco. Ĝi pentras vivantan bildon de la antikva rusa vivo, ĝiaj moroj, kredoj kaj kantoj, kaj demandas, kiel resti honesta homo en epoko de timo. Per sia bela stilo kaj funde studita historia vereco, ĝi restas unu el la ĉefverkoj de la rusa beletristiko.
How it begins
Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj ĉapitroj de l’ libro. Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank’ al la amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l’ kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado kaj instruado de l’ filo: de infanaj jaroj li jam konis la ĉefverkojn de l’ rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem komencis verki poeziaĵojn. Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj lirikaj kaj eposaj versaĵoj.
Text from Project Gutenberg, public domain.