BoltRead

Tri Noveloj

by Nathaniel Hawthorne

eo · ~65 min at 250 WPM

Tri Noveloj kunigas tri rakontojn de la usona majstro Nathaniel Hawthorne, redonitajn en Esperanto. En la unua, la stranga maljuna D-ro Hejdegero invitas kvar velkintajn geamikojn al sia polvoplena studkabineto kaj proponas mirindan eksperimenton: trinki akvon kapablan revenigi la junecon. Dum la kvar maljunuloj — iam riĉa komercisto, diboĉema kolonelo, ruinigita politikisto kaj forlasita vidvino — resentas la ardon de la juneco, iliaj malnovaj malvirtoj kaj rivalecoj tuj reviviĝas antaŭ la okuloj de la observanta doktoro.

La rakontoj esploras la pasadon de la tempo, la vanecon de la homaj deziroj kaj la nekorekteblan naturon de la homo. Hawthorne, kun delikata ironio kaj morala profundo, montras ke jaroj da spertoj malofte saĝigas nin kaj ke ni denove farus la samajn erarojn. Tiuj noveloj gravas kiel elstaraj ekzemploj de la usona romantismo kaj kiel ankoraŭ aktuala medito pri la homa malforto, ofertante al la leganto kaj distron kaj pripensigan spegulon.

Read this book

How it begins

Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ entombiĝi. S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco. Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo. Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj--S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno--estis antaŭe amkandidatoj de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia.

Text from Project Gutenberg, public domain.