BoltRead

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

by Robert Louis Stevenson

eo · ~110 min at 250 WPM

Doktoro Henry Jekyll, estiminda kaj bonfama londona kuracisto, kreas miksaĵon kiu disigas la du naturojn de la homo. Trinkante ĝin, li transformiĝas en Sinjoron Edward Hyde — kreaĵon malican, kruelan kaj sen konscienco, per kiu li libere plenumas siajn malicajn dezirojn sen makuli sian respektindan nomon. La leĝisto Utterson, maltrankvila pri la stranga ligo inter sia amiko Jekyll kaj la abomena Hyde, esploras la misteron. Sed kiam la transformiĝoj fariĝas nekontroleblaj kaj Hyde superregas, la afero kondukas al murdo kaj fina katastrofo.

Tiu ĉi klasika novelo esploras la duecon de la homa animo — la konstantan batalon inter bono kaj malbono ene de ĉiu individuo. Stevenson pridemandas la hipokritecon de la respektinda socio kaj la danĝeron subpremi la malluman flankon de nia naturo. Kun lerta, streĉa rakonto, la verko restas potenca medito pri identeco, tento kaj memkono.

Read this book

How it begins

ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskiĝis en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de sufiĉe riĉaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta vivado, de la ŝarĝo de malbona sano. Kiam, ankoraŭ knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj lia vartistino legadis al li tage kaj nokte ĉiajn rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la instinkto de l’ aŭtoreco. Edukita en la skota ĉefurbo, li studadis la leĝosciencon kaj fariĝis advokato. Dum sia libertempo, li vojaĝis alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua verko, «An Inland Voyage» (Enlanda Vojaĝo). La verko, tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun tradukita en la sekvantaj paĝoj. Post la morto de sia patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Eŭropon por serĉi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li mortis en 1894. La verkoj de Stevenson estas diversaj, ĉar li estis poeto, romanisto, vojaĝinto, moralisto kaj biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco estis malofte egalita. Prezentante tiun ĉi tradukon al la mondo esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan, Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj. Oktobro 1909. W.

Text from Project Gutenberg, public domain.