BoltRead

El la vivo de esperantistoj

by V. Stankiević

eo · ~50 min at 250 WPM

En la fruaj tagoj de Majo disiĝas du karaj amikoj kaj kunloĝantoj: la juristo Aŭgusto Siksten, fervora adoranto de Esperanto, kaj la riĉa, malavara kuracisto Leono Monblero, kiu dediĉis sin tute al la medicino kaj rifuzas aliĝi al la esperantista Ligo. Spite la varmajn petojn de Aŭgusto, Monblero restas obstina kaj moke nomas la lingvon revo, eĉ ĥimero. La amikoj adiaŭas seke kaj malgaje, sed jam post du semajnoj alvenas letero — skribita en la internacia lingvo, kiun la fiera kuracisto ne kapablas legi.

La rakonto pentras la kontraston inter idealismo kaj pozitivisma obstino, inter la entuziasmo por nova ideo kaj la fido al sola scienca celo. Tra la sorto de la herooj la verko montras, kiel Esperanto povas tuŝi homan animon kaj larĝigi spiritan horizonton. Ĝi gravas kiel viva atesto de la frua esperantista movado kaj de la idealoj, kiuj ĝin movis.

Read this book

How it begins

[p. 3] En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj—la juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero—devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis. Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto. Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa temo de lia vivo—jurista scienco—tamen tre influis je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton. Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken estus ne facile.

Text from Project Gutenberg, public domain.