Fabeloj de Andersen
Jen kolekto da elektitaj fabeloj de la fama dana verkisto H. C. Andersen, prezentitaj en Esperanto. La libro malfermiĝas per mallonga biografio de la aŭtoro — naskiĝinta en 1805 en Odense kiel filo de malriĉa ŝuisto — kaj poste gvidas la leganton tra rakontoj kiel "La brava stansoldato", en kiu unupieda ludsoldato el stano enamiĝas al papera dancistino kaj travivas danĝerajn aventurojn: li falas el fenestro, navigas sur paperŝipeto tra defluejo kaj alfrontas malican koboldon. Ĉiu fabelo miksas fantazion, humuron kaj kortuŝan emocion.
La fabeloj de Andersen estas samtempe simplaj kaj profundaj: ŝajne verkitaj por infanoj, ili portas pripensigajn ideojn por la plenkreskuloj. Tra temoj de firmeco, sopiro, fiereco kaj la sorto de la modesta, ili parolas pri la homa kondiĉo. Tradukitaj en preskaŭ ĉiujn lingvojn, ĉi tiuj rakontoj restas universala trezoro de la monda literaturo.
How it begins
Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi-tiu tempo, profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe Italujon. El la plumo de H. C. Andersen troviĝas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj — li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la infanoj, tamen memorante 4 ĉiam, ke la gepatroj ofte aŭskultas mian rakontadon, kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado." H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian aŭtobiografion li lasis en la romano "Fabelo de mia vivo" (1855).
Text from Project Gutenberg, public domain.