BoltRead

Hedda Gabler

by Henrik Ibsen

eo · ~110 min at 250 WPM

Hedda Gabler, filino de la mortinta generalo Gabler, ĵus revenis de longa edziĝa vojaĝo kun sia edzo, la scienca esploristo Jørgen Tesman. Enuanta kaj malkontenta pri sia nova burĝa vivo, ŝi baldaŭ renkontas denove Eilert Løvborg, talentan sed senbridan verkiston el sia pasinteco, kaj la influan asesoron Brack. Manipulante la homojn ĉirkaŭ si, Hedda detruas la manuskripton de Løvborg kaj pelas lin al pereo, ĝis ŝi mem troviĝas kaptita en reto de ĉantaĝo.

La dramo esploras la sufokon de virino kaptita inter sociaj atendoj kaj sopiro al libereco kaj potenco. Ibsen pentras Heddan kiel unu el la plej kompleksaj figuroj de la teatro: frostan, sopirantan al beleco kaj kontrolo, sed nekapablan vivi laŭ siaj propraj kondiĉoj. Per akra psikologia realismo la verko ekzamenas la malkuraĝon, la enuon kaj la detruan forton de subpremitaj deziroj, restante unu el la plej potencaj studoj pri homa malliberiĝo en la moderna dramaturgio.

Read this book

How it begins

(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. — Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj kuŝas dikaj tapiŝoj. — Matena lumo.

Text from Project Gutenberg, public domain.