BoltRead

Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano

by Ludvig Holberg

eo · ~60 min at 250 WPM

Jeppe estas mizera, drinkema kamparano, kies severa edzino Nille regule batas lin per la skurĝo nomata "Majstro Erik" kaj pelas lin al laboro kaj urbaj komisioj. Survoje al la foiro li ebriiĝas kaj falas dormante en kavon. Ŝerce, la loka barono igas lin transporti al sia kastelo, vestas lin lukse kaj konvinkas lin, ke li mem estas la barono. Konfuzita inter sonĝo kaj realo, Jeppe ĝuas la potencon, fanfaronas kaj tiranas; poste oni redrinkigas lin kaj remetas en liajn ĉifonojn, eĉ kondamnas lin al ŝajna pendumo, antaŭ ol li revekiĝas en sia antaŭa mizero.

La komedio de Holberg ridindigas la homan vantecon kaj montras, ke malalta homo, subite levita, povas fariĝi same tirana kiel siaj subprematoj. Ĝi pridemandas socian klason, potencon kaj la naturon de la homa karaktero. Spritan kaj amaran, ĝi restas unu el la fondaj verkoj de la dana teatro kaj daŭre parolas pri maljusteco kaj digno.

Read this book

How it begins

Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne troviĝas tia mallaborema aĉulo kiel mia edzo; mi preskaŭ ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el la lito per la haroj. Hodiaŭ tiu aĉulo scias, ke estas foirtago, kaj tamen kuŝas dormante tiom longe. Sinjoro Poŭl antaŭ nelonge diris al mi: “Nille, vi estas tro severa kontraŭ via edzo; li estas kaj devas ja esti mastro de la domo;” sed mi respondis al li: “Ne, mia bona sinjoro Poŭl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la pastro dekonaĵon; ĉar dum tiu tempo li fordrinkus ĉion, kio estas en la domo. Ĉu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes eĉ sin mem, por brando?” Kaj jen sinjoro Poŭl tute silentis kaj viŝis sian buŝon. La intendanto samopinias kun mi kaj diras: “Patrineto, vi nur ne atentu pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontraŭe staras en via lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne ĉiun tagon tiras vian edzon laŭ la haroj kaj lin bastonadas al laboro.

Text from Project Gutenberg, public domain.