BoltRead

La Karavano

by Wilhelm Hauff

eo · ~155 min at 250 WPM

Granda karavano trapasas la dezerton, kondukante kvin komercistojn hejmlanden el Mekka. Survoje aliĝas al ili mistera fremdulo, Selim Baruĥ el Bagdado, kiu ĵus liberiĝis el la manoj de rabistoj. Por mallongigi la longajn, varmegajn horojn de la vojaĝo, la kunuloj interkonsentas rakonti unu al la alia fabelojn ĉe la vesperaj haltejoj. Tiel naskiĝas kadra rakonto laŭ la maniero de Mil kaj unu Noktoj: ene de la ĉefa historio sin sekvas pluraj memstaraj fabeloj pri kalifoj, spiritoj, fantoma ŝipo kaj ruzaj junuloj, ĉiu plena de aventuro, mirakloj kaj surprizaj turniĝoj.

La verko ligas orientan rakontan ĉarmon kun germana fabela tradicio, esplorante temojn de gastamo, ruzo, justeco kaj la potenco de la rakontado mem por kunigi fremdulojn. Ĝi montras, kiel vortoj povas transformi suspekton en amikecon. Por la esperantista leganto ĝi krome atestas la kapablon de la Lingvo Internacia porti riĉan literaturon, ofertante samtempe distron kaj klasikan beletran ĝuon.

Read this book

How it begins

Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon " Schwäbischer Dichterkreis " (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la aŭtoro de la mondkonataj Fabeloj certe ŝuldas precipe al sia ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri Mil kaj unu Noktoj ; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en Der Mann im Mond (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia Lichtenstein , rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Württemberg). Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. Morgenrot (matenruĝo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.

Text from Project Gutenberg, public domain.