BoltRead

La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)

by Jorge Camacho

eo · ~100 min at 250 WPM

La liturgio de l' foiro estas eseo de Jorge Camacho pri la Manifesto de Raŭmo, la dokumento proklamita en 1980 dum kongreso de TEJO en la finna urbo Raŭmo. Camacho ekzamenas la kvin punktojn de la manifesto — la identeckrizon de la esperantistaro, la kritikon de la tradiciaj praceloj kaj la viziaĵon de mem-elektita diaspora lingva minoritato — kaj sekvas kiel el tiu teksto naskiĝis la ideologio nomata raŭmismo. Per akra, ofte ironia tono li montras, kiel diversaj voĉoj malkonsentas pri la signifo de la vorto, kaj precipe atakas la ortodoksan version, kiun li akuzas je transformado de la kvin punktoj en dogmojn kaj dekalogon.

La verko gravas kiel sendependa, kritika ekzegezo de unu el la plej diskutataj ideologiaj fenomenoj de la postmilita Esperanto-kulturo. Camacho rifuzas la sanktigon de la manifesto kaj defendas pli liberan, malpli dogmecan esperantistecon. Lige al la temoj de identeco, kulturo kaj kredo, la teksto restas vigla intelekta provoko, kiu invitas la leganton mem pripensi, kion signifas aparteni al la Esperanto-komunumo.

Read this book

How it begins

Du gazet-eldonistoj esperantujaj afable rekomendis, ke mi ne aperigu la ĉi-sekvan tekston libretoforme. Bonvolu do legi ĝin ne kiel artikolon por la ĝenerala publiko, sed estiel privatan leteron, kiun mi sendas al diversaj kolegoj kaj geamikoj. La aŭtoro. Manifesto de Raŭmo 1. Krizo de identeco La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj — la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp — kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera. 2. Kritiko de praceloj Ni kredas ke: a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj — oni havu alternativajn celojn; b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon. 3.

Text from Project Gutenberg, public domain.