BoltRead

Mark Twain: Tri Noveloj

by Mark Twain

eo · ~50 min at 250 WPM

Ĉi tiu kolekto kunigas tri novelojn de Mark Twain, la fama usona verkisto, en Esperanta traduko. En la malferma rakonto la rakontanto, vojaĝanta laŭ rivero al la vilaĝo Napoleono en Arkansaso, rememoras kiel en Munkeno li renkontis mortantan iaman noktosentinelon de kadavrejo, Karolon Riter. La hantanta historio de tiu velkinta viro—pri perdita edzino kaj infano, pri venĝo kaj pri sekreta korpa marko—gvidas la intrigon. Tra la tri rakontoj Twain kondukas la leganton de makabra germana mortoĉambro ĝis la bordoj de Misisipo, miksante humuron, misteron kaj funebran etoson.

La noveloj esploras venĝon kaj justecon, la maldikan limon inter vivo kaj morto, kaj la kapricojn de la homa sorto. Twain, majstro de ironio, kunigas akran observemon pri homaj malfortoj kun varma, intima rakonta voĉo. La verko gravas ĉar ĝi malkaŝas la pli malluman, pripenseman flankon de aŭtoro pli konata pro Tom Sawyer, kaj ĉar la Esperanta traduko malfermas tiun klasikaĵon al internacia legantaro.

Read this book

How it begins

Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi—jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzaĵoj. Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo, ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj antaŭkonsentis resti sur ĉi tiu boato," ktp.; kvazaŭ, decidiĝinte fari malsaĝaĵon, laŭ nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi ĝin en du malsaĝaĵojn per la plenumo de la komenca decidiĝo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun sufiĉe bona sukceso. Rezulte de tiu kuraĝigo mi plimultigis miajn klopodojn.

Text from Project Gutenberg, public domain.