BoltRead

La Majstro kaj Martinelli

by Jorge Camacho

eo · ~50 min at 250 WPM

Kiam doktoro Georg Silber unu matenon vekiĝas transformiĝinta, lin atendas pli stranga sorto ol insekteco: vizito de Profesoro Emèric Ország, mefista figuro el budapeŝta PEN-Klubo, kiu proponas al la ambicia redaktoro de la revuo Literatura Verniso faŭstan pakton. Avida je famo kaj senmorteco, Silber konsentas rebapti sin "La Majstro" kaj fari ĉion, kion la griza gasto ordonas. Tiel komenciĝas burleska intrigo plena je proverboj, vortludoj kaj literaturaj aludoj, kie la satiro pri famavido kondukas la protagoniston tra ĉiam pli absurdaj kompromisoj.

La romano de Jorge Camacho estas akra, memironia satiro pri la Esperanta literaturo kaj movado mem — pri ĝiaj majstroj, koterioj kaj eterna malfruo. Tra parodio de Kafka kaj la faŭsta mito, Camacho pridemandas vantecon, kreadon kaj la prezon de gloro. Ĝi gravas kiel rara, sprita kaj sinkritika verko, kiu spegulas la kulturon kiun ĝi naskiĝis priservi.

Read this book

How it begins

Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Liaj pensoj restis ankoraŭ nebule konfuzaj, kiam tra la plene aperta fenestro ekflirtis en la ĉambron la printempa-matenaj triloj de svise pepaj birdetoj. Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rimarkis, ke la ruĝa lumeto de la faksilo blinkas. Kun trankvilaj movoj li metis la piedojn en karese lozajn pantoflojn el blua ŝamo, alprenis staran pozicion kaj direktis sin al la signalanta aparato. Li komencis legi duonlaŭte: Tre Estimata Doktoro Silber Mi venos al la Centra Stacio de Via urbo hodiaŭ en la posttagmezo je la 15a horo kaj 33 minutoj per rekta ekspresa vagonaro el Vieno. Eĉ bagatelo povas servi al celo, kaj eĉ vulpo plej ruza en kaptilon falas. Nur tiom por la nuna momento. Kun koraj bondeziroj kaj salutoj, Via Prof. Emèric Ország Asista Direktoro de PEN-Klubo Pf. 457, H-2315 Budapest Dum duona minuto li gape silabumis la lastajn tri liniojn de la ricevita fakso. Li deziris konsulti sian ĉio-solvan edzinon, sed bedaŭrinde ŝi gvidis ĝuste samsemajne staĝon pri merkatologia tipo- aŭ topo-grafio ie en Centra Eŭropo. La paŭtemaj okuloj de Georg Silber serĉis kukolhorloĝon sur unu el la flave-brunetaj muroj de la dormoĉambro. Ĝi montris la duan kaj duonon. Kun vestoj amele gladitaj li ekiris por renkonti la vizitonton.

Text from Project Gutenberg, public domain.