La Aventuroj de Alicio en Mirlando
La Aventuroj de Alicio en Mirlando rakontas pri juna knabino kiu, enuiĝinte apud sia fratino dum varma tago, ekvidas Blankan Kuniklon kun veŝtpoŝo kaj poŝhorloĝo. Scivolema, ŝi postkuras ĝin en tunelon kaj falas tra profunda ŝakto en mondon kie ĉio estas stranga. Tie ŝi kreskas kaj malkreskas, naĝas en lageto el siaj propraj larmoj, kaj renkontas mirindajn estaĵojn: la fuman Raŭpon, la ridetantan Ĉeŝŝran Katon, la Frenezan Teotrinkadon, la koleran Keran Damon kun ŝia kroketludo, kaj la Falsan Kelonion. Fine ŝi vekiĝas, kaj ĉio montriĝis sonĝo.
Ĉi tiu klasikaĵo de Lewis Carroll restas trezoro ĝuste ĉar ĝi parolas al ĉiu aĝo. Ĝia ludema sensencaĵo kaĉas profundan logikon, kaj sub la ridoj kuŝas demandoj pri identeco, kresko, kaj la absurdo de la plenkreskula mondo. La sesjarulo ĝuas la aventurojn, dum la sesdekjarulo trovas filozofion. Ĉe ĉiu tralego ĝi malkaŝas pli da signifo — eterne freŝa, sprita, kaj nemortebla.
How it begins
De ĉi tiu humoraĵo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendiĝis ĝis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Ĉi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro. Sesjara infano volas avide aŭskulti ĝin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso ĉiam kreskas laŭ la kresko de la posedanto: ĉe ĉiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi ĉiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la Ĉeŝŝr Kato, efektive de ĉiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro taŭgas nur por la vartejo kaj infanlernejo: ĉar la kapablo ĉe ĉiu tralego trovi pli da signifo daŭras eĉ dum la maturaĝaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de Alicio troviĝas eĉ sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili ĵus eligis el la diroj ekzemple de la Raŭpo aŭ la Falsa Kelonio. Sed ni lasu la parolon al la Sonĝbestoj mem. Prezentante ĉi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al ĉiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi ŝuldas al Kapitano C.P.
Text from Project Gutenberg, public domain.