BoltRead

Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine

by Jean de La Fontaine

eo · ~65 min at 250 WPM

Jen kolekto de la famaj fabloj de Jean de La Fontaine, esperantigitaj el la franca lingvo. La tradukintoj elektis verki ne per prozo nek per simplaj rimoj, sed per veraj versoj ritmaj, uzante la diversajn metrojn poeziajn — troĥeon, iambon, daktilon, amfibraĥon kaj aliajn — por reprodukti la rapidan, kvazaŭ flugilan stilon de la originalo. En ĉiu fablo bestoj kaj homoj agas kaj parolas, kaj el iliaj aventuroj eliras klara morala instruo. Antaŭ la fabloj mem la verko prezentas klarigojn pri la versofarado esperanta, kun ekzemploj de ĉiu speco de piedo kaj ritmo.

La fabloj traktas la eternajn temojn de la homa naturo: ruzon kaj naivecon, fierecon kaj humilecon, laboron kaj maldiligenton, la fortan kaj la malfortan. Sub la masko de animaloj La Fontaine pentras nian propran mondon kun fajna ironio kaj saĝa malkaŝemo. La verko gravas ankaŭ kiel pruvo, ke Esperanto plene taŭgas por alta poezio, kapabla konkuri kun la grandaj literaturoj per riĉeco de ritmo kaj harmonio.

Read this book

How it begins

Jam multaj tradukoj de la ĉefaj verkoj literaturaj, precipe Hamleto de Shakespeare, Kaino de Byron, Iliado de Homero, La Gefratoj de Göthe, La Neĝa Blovado de Puŝkin, Unua Brandfaristo de Tolstoï, k. t. p., elpruvis en maniero nediskutebla, ke Esperanto tre taŭgas por la literaturo. Tia rezultato estas gravega. Ĝi efektive plivastigos la kampon kaj la rolon de la nova lingvo internacia, kaj altiros pli grandan nombron da adeptoj el tiuj personoj, kiuj, ne estante komercistoj nek vojaĝantoj, povas kredi, ke malofte ili havos okazon uzadi Esperanton. Ni do pensis, ke provante esperantigi La Fablojn de La Fontaine ( La Fonten ), ni helpos al la plivastigo de la Zamenhofa lingvo kaj povos allogi al nia afero kelke da niaj samlandanoj. Sed nun kiamaniere traduki tiujn ĉi fablojn? Per prozo aŭ per versoj rimitaj? Certe la prozo permesas al la tradukanto sekvi la tekston pli laŭvorte kaj forlasi nenian detalon; sed ĝi estas peza, iafoje malgracia kaj la plej ofte malresponda al la fabla stilo rapida, kvazaŭ flugila, kaj kies indo konsistas ne sole en la vortoj sed ankaŭ en la ritmeco. Per versoj rimitaj? Sed ĉe tia okazo mil malfacilaĵoj, preskaŭ nevenkeblaj, kontraŭstaras antaŭ la tradukanto. Oni sciu efektive, ke Esperanto kalkulas apenaŭ kvardek aŭ kvindek vortfiniĝojn diferencajn, dum la franca lingvo posedas almenaŭ cent kvindek da tiuj.

Text from Project Gutenberg, public domain.