Dokumentoj de Esperanto / Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado
Kara leganto, ĉi tiu verko de Dr. A. Möbusz, kompilita en Lübeck en 1920, kondukas la jam lertan komencanton pli profunden en la Esperantismon per originale represitaj dokumentoj. Ĝi kolektas la kongresparoladojn de Zamenhof, eltranĉaĵojn el historiaj verkoj — interalie pri la antaŭaj provoj krei tutmondan lingvon de Leibniz ĝis Einstein — kaj diversajn regularojn, leterojn kaj malnovajn dokumentojn dissemitajn en maloftaj gazetoj. Tiel ĝi prezentas la historion, organizon kaj sciencan bazon de la movado antaŭ la mondmilito.
La verko celas ne nur amuzi sed serioze instrui: ĝi armas la propagandiston kaj la ekzamen-kandidaton per la scioj necesaj por kompreni nian movadon kaj refuti ĝiajn kontraŭulojn. Tra la idealismo kaj homamo de la Majstro, ĝi instigas la leganton sekvi liajn postsignojn. Kiel atestaĵo de esperoplena epoko kruele rompita de la milito, ĝi konservas la fundamentajn dokumentojn de la frua Esperanta historio por ĉiu, kiu deziras vere posedi kaj defendi la lingvon.
How it begins
Kara leganto, vi partoprenis kurson por komencantoj aŭ trastudis memstare elementan lernolibron. Nun vi konas la gramatikon kaj vortfaradon de Esperanto, scias multe da Esperantaj vortoj, iom pri la Esperantismo. Vi komprenas Esperantajn tekstojn, scias skribi Esperantajn tradukojn kaj leterojn, kapablas partopreni Esperantan interparoladon—se ĝi okazas ne tro flue kaj ne tro malfacile. Ĉu vi nun estas bona Esperantisto? Tamen ne. Lerta Esperantisto devas regi nian lingvon, uzante ĝin ne nur en praktika aplikado, sed ankaŭ flue parolante Esperanton, tradukante eĉ plej malfacilajn tekstojn, memstare verkante artikolojn pri iuj temoj (ne sole el la ĉiutaga vivo!) k.t.p. Plie: Bona Esperantisto devas scii la historion de la Esperanta movado, la organizon de la Esperantistaro, la sciencan bazon de nia lingvo, kaj ne laste ankaŭ la atakojn de niaj kontraŭuloj kaj konkurantoj, por refuti ilin per trafaj argumentoj. Ĉu vi deziras fariĝi tia Esperantisto? Se jes, mi volas helpi vin iomete per la antaŭ vi kuŝanta verko, kiu enkonduku vin en la Esperantismon laŭ dokumentoj originale represitaj. Nia Majstro okupu en ĉi tiu verko la plej ampleksan spacon! Liaj kongresparoladoj, restantaj ĉiam historiaj dokumentoj, reprezentas gravan parton el la evoluo de la Esperanta movado. Krom tio ili estas atestantoj de lia alta idealismo kaj homamo, kiuj instigu nin, sekvi liajn postsignojn.
Text from Project Gutenberg, public domain.