BoltRead

Dua Libro de l' Lingvo Internacia

by L. L. Zamenhof

eo · ~80 min at 250 WPM

Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj! En tiu ĉi dua verko pri la lingvo internacia, eldonita en 1888, L. L. Zamenhof denove sin turnas al la publiko, kiu varme akceptis lian unuan libron. Antaŭe li intencis silenti tutan jaron por kolekti la juĝon de la mondo, sed la amaso da leteroj, demandoj kaj petoj devigis lin respondi publike. Tial li verkas serion da kajeroj, skribitajn jam en la lingvo mem, kiuj respondas ĉiujn demandojn pri ĝia konstruo, estonteco kaj lernado, kaj samtempe donas materialon por legi kaj ekzerci.

La verko temas pri la kredo de Zamenhof, ke lingvo komuna povas kunigi la homaron en frateco. Li substrekas, ke la lingvo apartenas ne al li, sed al ĉiuj: post la juĝo de la mondo ĝi fariĝos sendependa de sia aŭtoro, senerara kaj matura, kiel ĉiu vivanta lingvo. Nenio mirinda aŭ nenatura — nur aferoj simplaj kaj naturaj, kies rezultoj tamen estas grandaj. Ĝi gravas kiel fondoŝtono de Esperanto kaj atestaĵo de idealo daŭre viva.

Read this book

How it begins

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondiĉe", la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj—ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj—rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo,—estus jam pli aŭ malpli forigitaj.

Text from Project Gutenberg, public domain.