BoltRead

Puphejmo

by Henrik Ibsen

eo · ~105 min at 250 WPM

Nora Helmer ŝajnas vivi feliĉan, senzorgan vivon kun sia edzo Torvald, kiu ĵus ricevis altan postenon en banko. Sed Nora kaŝas sekreton: jaroj antaŭe ŝi sekrete prunteprenis monon — falsante subskribon — por savi la sanon de sia malsana edzo. Kiam Krogstad, la kreditoro, minacas malkaŝi la veron por konservi sian propran laboron, la zorge konstruita hejmo komencas disfali. Dum la kristnaskaj tagoj Nora baraktas inter timo kaj espero, ĝis la vero eksplodas kaj devigas ŝin alfronti kion ŝia geedzeco vere estas.

La dramo esploras la rolon de virino en burĝa edzeca vivo, kie ŝi estas traktata kiel ludilo — "alaŭdeto" kaj "sciureto" — anstataŭ kiel egala homo. Ibsen pridemandas honoron, memoron kaj la prezon de sociaj konvencioj. La fama fino, en kiu Nora elektas sin mem super devo, skuis la teatron de sia epoko kaj restas potenca alvoko al individua libereco kaj memrespekto.

Read this book

How it begins

(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon “Julo” por tiu religia festo.) UNUA AKTO (Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de Helmer . Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.) (Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu malfermas. Nora envenas, kontente kantetante; ŝi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la ĉambristino, kiu malfermis por ili.) NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene.

Text from Project Gutenberg, public domain.